Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B kiuj ekoficos en la 101-a Universala Kongreso de Esperanto. El la ok personoj kiuj kandidatiĝis por la ses lokoj, intertempe du retiris siajn dokumentojn. Tio signifas ke la ceteraj estas rekte elektitaj al la Komitato, la supera organo de la Asocio.
En la jaroj 2016-2019 la individuajn membrojn en la Komitato reprezentos Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio). Ilia oficperiodo komenciĝos samtempe kun tiu de la cetero de la Komitato, en la unua tago de la 101-a UK en Nitro. Johan Derks (Serbio) kaj Roy McCoy (Nederlando) rezignis pri la kandidateco.
Krom la ses menciitoj, la Komitaton konsistigos la komitatanoj A, kiujn nomumos la landaj asocioj kun almenaŭ 100 membroj, la aliĝintaj fakaj asocioj (po 1) kaj la junulara sekcio TEJO (2). Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la komitatanoj A kaj B povas kompletigi la Komitaton, alelektante komitatanojn C. En Nitro la tuta Komitato elektos el siaj membroj la Estraron de UEA.
En 2013 estis elektitaj ses komitatanoj el sep kandidatoj, en 2010 por ses postenoj kandidatiĝis 16 personoj. En 2007, same kiel ĉi-jare, la balotoj ne okazis: tiam estis kvin kandidatoj por ses lokoj kaj ĉiuj aŭtomate elektiĝis.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)