La konata hungara esperantisto d-ro Endre Dudich forpasis la 3-an de novembro en Budapeŝto. Li naskiĝis la 27-an de januaro 1934 kaj esperantiĝis en 1962. D-ro Dudich laboris profesie kiel geologo, i.a. ĉe Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj en Parizo. Li estis i.a. membro de la Komisiono de UEA pri Scienca kaj Faka Aplikado de Esperanto kaj vicprezidanto kaj honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio.
Liaj ĉefaj Esperantaj verkoj estas la geologia lernolibro Ĉu vi konas la teron? kaj la sciencfikcia romano La lumo nutranta aldone al plurdek Esperantaj artikoloj. Li ankaŭ aktive esperantigis tekstojn, konante mem pli ol 20 lingvojn.
En la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo en 2007 Endre Dudich estis elektita kiel Honora Membro de UEA.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)