Post intensa laboro de Judith Meyer kaj Adam Scott, esperanto.net ekhavis novajn aspekton kaj formaton. Ekzistas ankaŭ enhavo jam en du lingvoj, en Esperanto kaj la angla. Kompreneble, viaj komentoj, demandoj, konsiloj estas tre bonvenaj kaj en www.forumo.esperanto.net, kaj al la adreso
Por tiuj lingvoj, por kiuj ne jam ekzistas tradukita, adaptita versio de la nova retejo, la ligilo ligas al la malnova retejo de esperanto.net. Helpu ankaŭ vi, por ke la nova retejo laŭeble rapide estu tradukita al via lingvo!
Ĉu vi ŝatus helpi, kaj traduki, adapti, provlegi la tekstojn? Skribu al
Judith Meyer estas konata pro sia agado por Esperanto en la reto, ekzemple pro Eklaboru, Amikumu, la furora filmeto “Esperanto: like a native”, kaj Duolingo.
Adam Scott estas komencanto en Esperanto, sed profesia dezajnisto. Sen lia komputila kaj fasona laboro la retpaĝo ne estus, kia estas.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)