En la komitata kunsido en la 100-a UK, sabate, la 31-an de julio, estis
publikigita la decido de la Estraro de UEA elekti d-inon Veronika Poór el
Hungario kiel la novan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio. Fari tiun
decidon postulis kelkajn tagojn post la intervjuoj kun tri kandidatoj, pro
la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj.Veronika Poór naskiĝis en 1983. Ŝi doktoriĝis pri fiziko en la kampo de nanoteknologio. Ŝi kunfondis la retradio-kanalon Muzaiko kaj ŝi estas estrarano de TEJO pri Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Homaj Rimedoj kaj Scienca kaj Faka Agado. En tiu rolo ŝi verkis aŭ kunverkis kvin retajn trejnadojn de TEJO, estis elektita al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo, superrigardis la kreadon de nova enkonduko por novaj membroj kaj ekorganizis Sciencajn Prelegsesiojn. Aldone ŝi grave kontribuis al la verkado de sukcesaj subvencipetoj de TEJO.
Prezentante la decidon, prezidanto Mark Fettes dankis la aliajn
kandidatojn pro ilia preteco por la tasko. Li ankaŭ esprimis dankon al
Osmo Buller pro lia multjara sindediĉo kiel la Ĝenerala Direktoro.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)