UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn en Lillo. La Komitato de UEA povas distingi per tiu titolo esperantistojn, kiuj faris eksterordinarajn servojn al la tutmonda Esperanto-Movado. Ĉi-jare estis distingitaj la franca verkisto-eldonisto André Cherpillod kaj la germana historiisto kaj eksestrarano de UEA d-ro Ulrich Lins.
André Cherpillod naskiĝis en 1930 kaj estas emerita mezlerneja instruisto
pri naturscienco. Membro de UEA ekde 1956, li kunlaboris por Esperanto,
Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, La Gazeto, La Kancerkliniko,
Monato k.a. revuoj kaj longe redaktis la poŝkalendaron La Jaro. De 1992
ĝis 2010 membro de la Akademio de Esperanto.
Ulrich Lins naskiĝis en 1943. Li studis historion, politikan sciencon kaj
japanologion en la Universitatoj de Köln kaj Bonn. En 1971/72 li estis
gast-esploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la
historio de Oomoto (kun aparta atento al ĝia pozicio en la japana
naciismo); la disertacio aperis libroforme en 1976. Profesie li okupiĝis
ĉefe pri la interŝanĝo de universitatanoj inter FR Germanio kaj aziaj
landoj kaj tiucele loĝis en Japanio (1978-1983 kaj 1999-2004).Lins kunredaktis la verkon Esperanto en perspektivo (1974), germanlingvan libron pri german-japanaj rilatoj (1977), 12-voluman japanlingvan verkon pri la historio kaj nuntempo de Germanio (1981-1986) kaj la festlibron por H. Tonkin La arto labori kune (2010). Krome, li redaktis reeldonon de Vivo de Zamenhof de E. Privat (2007) kaj la kolekton Aziaj kontribuoj al esperantologio (2008). En 1988 aperis de li La danĝera lingvo, kiu estas tradukita en ses lingvojn (nova eldono preparata), kaj en 2008 Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. Pli ol cent artikoloj, ĉefe pri historiaj temoj, aperis en Esperanto, la germana, angla kaj japana.
Kun sia japana edzino Lins havas du gefilojn, el kiuj unu, la filo Marko Naoki, aktivis en la junulara Esperanto-movado.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)