La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos 5-personan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.
Mandirola kandidatiĝis por la posteno surloke kaj ricevis pli da voĉoj (14) ol la ĝisnuna prezidanto Łukasz Żebrowski (8). Por tio necesis tamen du sekretaj voĉdonoj, ĉar en la unua neniu el la kandidatoj ricevis pli ol 50% de la voĉoj (Mandirola: 9, Żebrowski: 10). La Komitato signife malgrandigis la estraron: el la 7-kapa organo ĝi iĝis 5-persona, malgraŭ la rekomendo de la Elekta Komisiono elekti 8 estraranojn.
La novaj estraranoj kaj ilia taskodivido estas:
La Komitato elektis ankaŭ novan Elektan Komisionon, kiu konsistas el Rogier Huurman (19 voĉoj), Paweł Fischer-Kotowski (18) kaj Alexandre Raymond (13).
En la tagordo de la Komitato troviĝis la demando pri la jura sendependiĝo, por kiu TEJO ricevis en la antaŭa semajno aprobon de la Komitato de UEA. Tamen, la supera organo de la junulara sekcio de UEA ne pretis alpreni decidon jam nun, sed taskis al la Estraro finpretigon de la kontrakto inter UEA kaj TEJO. Nur tiam ĝi konsideros ĉiujn dokumentojn – la statuton kaj la kontrakton – kaj decidos pri ili en reta voĉdono. Tiun solvon subtenis 14 komitatanoj, dum 6 preferis tujan aprobon de la statuto.
En la kongreso estis akceptita la aliĝpeto de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) kiel nova landa sekcio.
La 71-a IJK en la germana urbo Wiesbaden komenciĝis la 2-an kaj daŭros ĝis la 9-a de aŭgusto. Partoprenas ĉ. 300 esperantistoj el pli ol 50 landoj, plejparte sub 30 jaroj. En 2016 la kongreso okazos en Vroclavo, Pollando.

CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)