La itala juristo Giuliano Turone fariĝis membro de la Honora Patrona
Komitato de UEA. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj
k.a. eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem
parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Turone decidis
la Komitato de UEA en sia kunsido en Lillo.Turone aperigis verkojn pri juro en la itala, i.a. Il delitto di associazione mafiosa (La krimo pri mafia kuniĝo; 2008) kaj, kun Gianni Simoni, Il caffè di Sindona. Un finanziere d'avventura tra politica, Vaticano e mafia (La kafo de Sindona. Aventura financisto inter politiko, Vatikano kaj mafio; 2009).
En la 1960-aj jaroj Turone aktivis en junularaj rondoj italaj kaj internaciaj. Nuntempe li estas honora prezidanto de la laborgrupo “Esperanto por UN”, starigita de UEA. Lia hobio estas aktorado; lastatempe li fariĝis konata pro la prezentado de teatraĵoj en la UK-oj en Florenco (2006), Havano (2010) kaj ĉi-jare en Lillo. Li prizorgas ankaŭ retejon, en kiu li prezentas la ĉefverkon de Dante Alighieri en pluraj lingvoj, i.a. Esperanto.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)