La 31-an de decembro finiĝos la plej favorpreza aliĝperiodo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la slovaka urbo Nitro de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. La 1-an de januaro la kotizoj plialtiĝos, pro kio Petro Balaž, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, konsilas ankoraŭ kapti la okazon por ŝpari ĉe la aliĝo.
Plej multe ŝparas la individuaj membroj de UEA, ĉar por ili validas rabatitaj kotizoj. Kiu ne jam estas membro, povas (re)membriĝi samtempe kun la kongresa aliĝo. La plej malmultekosta kategorio, Membro kun Gvidlibro, ne rajtigas je rabato, sed la kotizo de Membro kun Jarlibro estas eĉ malpli alta ol la ekstra pago por ne-membroj ĉe la UK-aliĝo.
Petro Balaž aldonas, ke la loĝado dum la 101-a UK estos tre malmultekosta. Ekzistos tranoktebloj en studentaj hejmoj kun prezoj de 7 ĝis 12 EUR por nokto. La plej malaltpreza tutsemajna restado en studenta hejmo kostos nur 49 EUR en dulita kaj 81 EUR en unulita ĉambro. Do, la kongreso estos eltenebla finance – kaj certe partopreninda enhave, promesas la prezidanto de LKK.
Por ebligi partoprenon ankaŭ ar kiel eble plej multaj esperantistoj, precipe el orienteŭropaj landoj, por kiuj alie tio estus finance apenaŭ ebla, UEA alvokas por solidaraj mondonacoj. Oni povas sendi ilin pere de kiu ajn el la pagmanieroj proponataj de UEA.
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
Montrealo 2020: aliĝu favorpreze ĝis la 31-a de decembro!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 840 (2019-12-24)
UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 835 (2019-11-20)