Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per
donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el
diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2014 estis aljuĝita al s-ro Stano Marček el Slovakio pro lia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj. Dum la anonco pri la decido de la Estraro en la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, aparte elstarigita estis la eksterordinara sukceso de lia lernolibro Esperanto per rekta metodo, aperinta jam en 34 nacilingvaj eldonoj. La libro estas akompanata de modernaj metodikaj helpiloj kaj didaktika materialo.
Ĉar Stano Marček ne povis partopreni la kongreson en Bonaero, la premio estos transdonita al li en alia Esperanto-renkontiĝo post la UK.
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)
Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
Gazetaraj Komunikoj n-ro 815 (2019-07-28)
Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
Gazetaraj Komunikoj n-ro 750 (2018-08-10)
Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)
Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 633 (2016-08-24)