Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 530 (2014-01-01)
Grégoire Maertens 90-jara

Grégoire Maertens, unu el la plej gravaj gvidantoj de Universala Esperanto-Asocio dum la lastaj jardekoj, festas en la novjara tago 2014 sian 90-an datrevenon.

Maertens lernis Esperanton kiel 16-jarulo en 1940 kaj ekaktivis en la klubo "Paco kaj Justeco" de sia hejmurbo Bruĝo, kiu pro la dummilita okupacio de Belgio agis subtere. Post la milito li plenumis diversajn funkciojn en flandraj kaj belgaj Esperanto-organizaĵoj. De 1960 ĝis 2004 li estis komitatano kaj de 1977 ĝis 1992 estrarano de UEA. Lia agado en UEA kulminis en la periodo 1980-1986, kiam li gvidis la Asocion kiel prezidanto. Maertens estis longe ankaŭ prezidanto de Institucio Hodler '68. Krome li aktivis en Eŭropa Esperanto-Unio kaj Eŭropa Esperanto-Centro en Bruselo.

La kontribuo de Maertens al la financa fortikigo de UEA estas elstara. Sub lia gvido oni realigis en la 80-aj jaroj la pligrandigon de la domo de la Centra Oficejo kaj iom pli frue la fondon de la Grafika Centro en Antverpeno, kies mastrumadon poste transprenis Flandra Esperanto-Ligo.

En 1993 Maertens fariĝis Honora Membro de UEA kaj en 2013 Honora Prezidanto de Institucio Hodler '68.

Gratulante sian antaŭulon nome de UEA, prezidanto Mark Fettes emfazis la grandajn servojn de la jubileulo al UEA tra la jardekoj: Precipe via Estrara periodo estis fundamenta - laŭvorte, pro la riparado kaj plivastigo de la Oficejo, kaj metafore, pro la riparado kaj plivastigo de nia financa bazo. Laŭ Fettes, tiu periodo estis turnopunkto en nia internaciiĝo, ia. per kongresoj en Brazilo kaj Ĉinio kaj, rerigardante nun, unu el la plej esperigaj periodoj en la vivo de la Asocio, kiam ĝi grandparte akiris la konturojn kiujn ĝi havas ankoraŭ nun. Fettes elstarigis ankaŭ la rolon de la personeco de Maertens: Tra tiuj jaroj, kiel ankaŭ poste, viaj personeco kaj konduto multe helpis plukreskigi la fidon de niaj membroj pri la gvidado kaj direkto de UEA. 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/530a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026