Sep Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2013-2016. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo, kaj unu restos ekster la Komitato. La nombro de kandidatoj estas duono de tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, dum en 2007 la balotado ne okazis, ĉar por la tiamaj sep lokoj anonciĝis nur kvin kandidatoj.
La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Johan Derks (Serbio), Mark Fettes
(Kanado), Dennis Keefe (Ĉinio), Stefan MacGill (Hungario), Barbara
Pietrzak (Pollando), José Antonio Vergara (Ĉilio) kaj Amri Wandel
(Israelo). Fettes, Pietrzak, Vergara kaj Wandel estas komitatanoj B ankaŭ
en la nuna Komitato. Krome, MacGill membras en la nuna Komitato kiel
komitatano A por ILEI. Du nunaj komitatanoj B ne rekandidatiĝis, nome
Probal Dasgupta kaj Wu Guojiang.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)