60 vizitantoj el 12 landoj ĉeestis la 38-an Malferman Tagon de la Centra
Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo, antaŭtage de la 105-a
datreveno de UEA. La ĉefpreleganto estis Kalle Kniivilä (foto), profesia
ĵurnalisto kaj redaktoro de la populara retgazeto Libera Folio,
kies 10-a datreveno pasis nur kelkajn tagojn pli frue. Kniivilä faris du prelegojn, titolitajn en demanda formo: Kial
ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto? kaj, kvazaŭ spegule, Kial
esperantistoj interesiĝu pri ĵurnalismo?En la programo estis ne nur prelegoj. La plurtalenta nederlanda esperantisto Kees Ruig prizorgis tuthoran muzikan programeron, ludante per akordiono, ĉantante mantrojn kaj kunkantigante la publikon. Kiel ĉiam, ankaŭ filmoj estis montrataj.
Apud specialaj ofertoj, la Libroservo regalis la vizitantojn per ĝenerala sesona rabato. Ideojn pri aĉetindaj varoj oni ricevis jam komence de la tago, kiam la libroservisto Ionel Oneţ prezentis novajn eldonaĵojn. La vendado tamen estis malpli abunda ol kutime, ĉar nur tri tagojn pli frue multaj vizitantoj jam utiligis la "fulman oferton" de la Libroservo okaze de la Monda Tago de Libro, kiam ĉio estis rabatita kvarone. Dum la Malferma Tago la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 751,00 eŭroj; la rikolto de la fulma oferto estis eĉ 3285,50 eŭroj.
La stabo de la Centra Oficejo invitas jam por la venonta Malferma Tago,
kiu okazos la 30-an de novembro ĉi-jare.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)