Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 464 (2012-08-02)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2012

POEZIO:
1-a premio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Inspiro;
2-a premio: ne aljuĝita;
3-a premio: Timothy Brian Carr (Britio) pro La arto de la Poezio kaj Luiza Carol (Israelo) pro Kandanco;
Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro Rivero Honto kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro Homsaĝo.
Partoprenis 43 verkoj de 22 aŭtoroj el 14 landoj.

PROZO:
1-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro Tri legendoj;
2-a premio: Ewa Grochowska (Francio) pro Sabla reĝlando;
3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro Vasta domo;
Honora mencio: Lena Karpunina (Rusio) pro La amnestipeto kaj Jesper Jacobsen (Francio) pro Subtenu min.
Partoprenis 21 verkoj de 15 aŭtoroj el 11 landoj.

ESEO:
Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro Ivan Ŝirjaev – la evoluo de verkisto kaj Luiza Carol (Israelo) pro La puzlo pri la elefanto;
2-a premio: ne aljuĝita;
3-a premio: Aleksandro Melnikov (Rusio) pro Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi?;

Honora mencio: Sten Johansson (Svedio) pro Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio? kaj Brandon Sowers (Usono) pro Perspektivoj pri esperanta kinarto.
Partoprenis 12 verkoj de 8 aŭtoroj el 7 landoj.

TEATRAĴOJ:
1-a premio: Carmel Mallia (Malto) pro Najbaroj;
Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro Ombro en lumo kaj José Eduardo Rosa Crispim (Portugalio) pro Fetorafero.
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

INFANLIBRO:
Premio "Infanlibro de la Jaro": eldonejo PRO100 (Pollando) pro Kato Koloro de Moises Gutierrez Raimundez, tradukita de Przemysław Wierzbowski.
Partoprenis 6 verkoj de 6 eldonejoj el 6 landoj

PREMIO "NOVA TALENTO":
Jesper Jacobsen (Francio).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/464a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026