Okaze de la 100-a datreveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto, Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion kun la titolo Inter utopio kaj realo: konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo kaj ĝi posedas unu el la plej riĉaj planlingvaj sortimentoj.La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14-an de junio je 19h00 en la biblioteko (Ludwigstrasse 16, Munkeno), fare de d-ro Rolf Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentos kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referato pritraktos la temon Kio estas kaj kiucele oni okupiĝas pri Interlingvistiko?
Vendredon, la 15-an de junio, okazos tuttaga simpozio kun prelegoj de:
Prof. D-ro Heiner EICHNER, Universitato de Vieno;
Reinhard HAUPENTHAL, iama instru-komisiito por esperantologio kaj interlingvistiko, Universitato de Sarlando;
D-ro Ulrich LINS, historiisto, Bad Godesberg;
Mag. Herbert MAYER, gvidanto de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko;
Prof. D-ro Gerhard F. STRASSER, Pennsylvania State University, Ludwig-Maximilian-Universitato, Munkeno.
La prelegoj aperos libroforme en volumo akompananta la ekspozicion.
Aliĝoj okazu jene:
1) por la solena malfermo:
2) por la simpozio:
En la reto samtempe okazos virtuala ekspozicio.
Detaloj en la germana kaj en Esperanto:
http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html
Detaloj en la angla:
http://www.bsb-muenchen.de/Aktuelles-aus-der-Bayerischen-Staatsbibliothek.14+M57d0acf4f16.0.html
Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 611 (2016-05-03)
Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 536 (2014-02-28)
Datrevena simpozio traktis lingvajn rajtojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 286 (2008-04-28)
Nitobe-Simpozio pri lingvopolitikaj sekvoj de la pliampleksiĝo de EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 204 (2005-04-02)
Aktoj de la Pekina Nitobe-simpozio aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 189 (2004-12-03)