En 1996 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 16-an de novembro la Internacia Tago por Toleremo. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN okaze de la ĉi-jara Tago:
Konstrui toleremon kaj komprenemon estas fundamente necese en la dudekunua jarcento. En ĉiam pli tutmondiĝanta medio – en kiu socioj fariĝas pli diversaj – tolero estas ŝlosila por kunvivado.
Tamen, tolero estas konstante kontestata. Fronte al ekonomiaj kaj sociaj premoj, iuj celas ekspluati timojn kaj emfazi diferencojn por hejti malamon al minoritatoj, enmigrantoj kaj malavantaĝuloj. Por kontraŭi la kreskon de senscio, ekstremismo kaj politikaj alvokoj bazitaj sur malamo, la modera majoritato devas levi sian voĉon favore al komunaj valoroj kaj kontraŭ ĉiuj formoj de diskriminacio.
Nia celo estu pli ol paca kunekzisto. Vera toleremo postulas la liberan fluon de ideoj, altkvalitan edukadon por ĉiuj, respekton al homaj rajtoj, kaj la komuna sperto de kulturoj por reciproka komprenado. Dum ni antaŭenigas tiujn valorojn, ni trovu forton kaj gvidon en la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.
Toleremo estas kaj antaŭkondiĉo de paco kaj motoro de kreemo kaj novigo. En nia daŭre pli kunligita mondo, subteno de toleremo estas la ĝusta vojo por konstrui la harmonion, kiun ni bezonas por fronti preme urĝajn defiojn kaj certigi pli bonan estontecon.
Ban Ki-moon
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)