Nome de la Afrika Komisiono de UEA mi partoprenis la Unuan Tutafrikan Kongreson pri Kulturo. Ĝin organizis sub la aŭspicioj de la togolanda registaro la Afrika Reto de Kultur-Iniciatintoj kaj Entreprenistoj (RAPEC) kun la temo Kulturo, ilo por evoluo en Afriko la 17-an kaj 18-an de novembro en Lomeo.
Okazis laŭtemaj prelegoj kaj atelieroj, i.a. pri vivantaj spektakloj, eldonado/distriburetoj, modo, belartoj kaj bildarto/komunikado. En la lasta, kiun prezidis la ministro Cornélius Aidam, mi intervenis, kiam leviĝis la problemo pri harmoniigo de rilatoj inter kulturaj agantoj en Afriko. Mi proponis Esperanton por kontaktlingvo inter afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo. Kvankam mia propono ricevis komenteton flanke de la gvidanto, ĝi ne eniris la finan deklaron de la kongreso.
Mi ĝojas pri la partopreno en la diskutoj, ĉar tiel mi povis almenaŭ semi la grajnon en la kapojn pri nia lingvo. Plie, kun helpo de sinjoro Kouevigan Koffi, eksa sekretario de la landa asocio en Togolando, mi disdonis centojn da varbiloj al gekongresanoj kaj havis private kun kelkaj el ili viglan diskuton pri Esperanto.
Pluraj centoj da homoj el preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj ĉeestis la kongreson, kiun malfermis la nuna ministro pri artoj kaj kulturo s-ro Yacoubou Koumadjo Hamadou en la konferencejo de la regiona banko BIDC. La konkludoj de la laboroj de tiu tutafrika renkontiĝo estos prezentitaj al politikaj decidantoj de afrikaj landoj, al Afrika Unio kaj al diversaj institucioj.
Ĉar revi unufoje estas simpla revo, sed revi dufoje estas komenco de la realigado, la Afrika Komisiono kaj mi ĉiam pli decide intencas partopreni en tiaj aranĝoj por disvastigi Esperanton en la tuta Afriko. Tion ni povos fari nur helpe de donacoj al Fondaĵo Afriko de UEA.
Adjé Adjévi
Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA
UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)
"Vivanta naturo, floranta kulturo": kongresa temo de la 104-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 764 (2018-11-02)
Kongresa temo en Lisbono: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 710 (2017-10-18)
Afrika Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 613 (2016-05-12)
6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)