Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko
okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto
Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.
Koncentriĝante al "dialogo kaj interkompreno", la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.
En tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ Unesko, kies Membro-Ŝtatoj – cite el nia Konstitucio – "firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka kompreno kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj".
Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.
La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias
egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile, Unesko
estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan
diversecon kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam
kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj
multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj
daŭrigebla evoluo.
Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la
mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96a Universala Kongreso de
Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan
diversecon kaj reciprokan komprenon.
Al Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96a Universala Kongreso de Esperanto, mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.
Irina Bokova
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)