La ĉi-jara adresaro de Pasporta Servo enhavas 1087 gastigantojn en 672
urboj en 90 landoj. Ĝi estis redaktita de Alexandre Baudry kaj unuafoje
prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Kievo kaj la Universala
Kongreso en Kopenhago. Kiel en multaj aliaj movadaj statistikoj, ankaŭ en
la nova adresaro la unuan lokon okupas Francio kun 169 gastigantoj. Francio
havas ankaŭ la plej grandan nombron da urboj (91), kie troviĝas
gastiganto. La pakistana urbo Multan siavice estas la urbo kun plej multe
da adresoj (21).
En la 188-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la
gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri iliaj loĝlokoj. Enestas ankaŭ
reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo.
La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Rubén Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.
En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. Ĝi ne anstataŭas la presitan libron sed ofertas aldonajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 2000 uzantojn.
La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)
Aperis "Belarta rikolto 2014"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)