La 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 14-an de majo, allogis 70 vizitantojn el 14 landoj. Ĝia programo estis grandparte dediĉita al la 500-a datreveno de la apero de Laŭdo de l’stulteco, la plej fama verko de la plej fama roterdamano, Erasmo. Ĝeneralan enkondukon al la vivo, verkaro kaj signifo de la granda humanisto faris per sia prelego d-rino Věra Barandovská-Frank. La tradukinto de Laŭdo de l'stulteco, akademiano Gerrit Berveling faris du prelegojn. En la unua li parolis pri tiu ĉefverko de Erasmo kaj en la dua precipe pri lia labormaniero. Berveling ankaŭ surprizis la publikon per lanĉo de sia nova esperantigo el Erasmo, Antaŭparoloj al la Nova Testamento.
En la Malferma Tago estis publikigita ankaŭ alia nova libro, Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts. Ĉar la aŭtorino lanĉis la libron samtempe en Stokholmo, en Roterdamo ŝin anstataŭis la libroservisto Ionel Oneţ, kiu prelegis pri la protagonisto de la libro, la fama rumana Cseh-metoda instruisto Tiberio Morariu. Morariu vivis plej grandan parton de sia vivo en Svedio, pro kio la aŭtora lanĉo konvene okazis en la Sveda Esperanto-Kongreso.
Kiel kutime, en la programo estis ankaŭ multaj filmprezentoj. La libroservo kaj bazaro de esperantaĵoj estis vigle vizitataj. La vendoj sumiĝis je 1710 eŭroj. Nature la plej furoraj libroj estis Laŭdo de l’stulteco kaj Antaŭparoloj al la Nova Testamento de Erasmo kaj Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts.
La sekva Malferma Tago okazos la 26-an de novembro 2011. Jam decidita
estas ankaŭ la dato de la 36-a Malferma Tago: la 28-an de
aprilo 2012 oni prifestos la 50-jariĝon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kiel la
sidejo de la Centra Oficejo.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)
La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 (jan-mar) omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 794 (2019-04-10)