Sub la titolo Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono aperis la aktoj de la 32-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko en 2009. La volumon redaktis Christer Kiselman, kiu ankaŭ gvidis la konferencon.
En la volumo aperas la prelegoj de Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki) el Israelo/Japanio (Juda fono de Zamenhof kaj Esperanto), Vytautas Šilas el Litovio (Zamenhof kaj Litovio. Nia judo), Zbigniew Romaniuk el Pollando (Novaj faktoj el la vivo de la Zamenhof-familio) kaj Christer Kiselman el Svedio (La evoluo de la pensado de Zamenhof pri religioj kaj la rolo de lingvoj). Krom ili, la aktoj konsistas el antaŭparolo de Kiselman, enkonduka salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof kaj la konkluda parolado de Humphrey Tonkin (Zamenhof hodiaŭ kaj morgaŭ). En la konferenco prelegis ankaŭ Aleksander Korĵenkov el Rusio (Aktualaj problemoj de zamenhofologio), kies teksto aperis en la revuo La Ondo de Esperanto (n-roj 2-4/2009) kaj ankaŭ broŝurforme, katalogo.uea.org/katalogo.php .
Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof, grandformata kaj plaste kovrumita, havas 65 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas € 9,90 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto 6%; ekde 3 ekz. rabato de 1/3).
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Homrajta Tago, 10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro, 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 837 (2019-12-10)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Prepare al Homrajta Tago, 10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 768 (2018-12-04)