Du semajnojn antaŭ la limdato jam 12 membroj estas kandidatigitaj por konkursi pri la ses lokoj de Komitatanoj B en la supera organo de UEA. Inter ili estas i.a. tri estraranoj sed nur du nunaj komitatanoj. Sep kandidatoj jam havas la minimumon de dek subtenantoj el tri landoj, dum la aliaj kandidatoj ankoraŭ devos kompletigi siajn dosierojn ĝis la 28-a de februaro. Dum la restanta periodo povos aldoniĝi ankaŭ aliaj kandidatoj.
La entuziasmo pri la elektoj estas tiom pli rimarkinda, ĉar en la antaŭa fojo en 2007 balotado ne necesis, sed ĉiuj kandidatoj elektiĝis aŭtomate. Ne nur ne estis pli da kandidatoj ol la tiam disponeblaj sep lokoj, sed du lokoj restis vakaj, ĉar aperis nur kvin validaj kandidatoj.
Pri la reguloj de kandidatigo vidu: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=348#1
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)