La voĉdonado pri Komitatanoj B de UEA daŭras jam pli ol kvar semajnojn. Ĝis la 10-a de majo revenis al la Centra Oficejo pli ol 1000 kovertoj kun balotiloj, t.e. 21% de la aktuala nombro de individuaj membroj kotizintaj por la nuna jaro. La nombro de voĉdonintoj estas iom pli granda ol tiu de kovertoj, ĉar pluraj membroj rajtas resendi siajn balotilojn en sama koverto.
La voĉdonado finiĝos la 31-an de majo. Balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon post tiu dato, ne estos konsiderataj. La Centra Oficejo daŭrigos sendi balotilojn al malfruaj kotizantoj ĝis iom antaŭ la fino de majo.
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 748 (2018-08-09)
Tri novaj Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 747 (2018-08-09)
Nova honora membro de UEA: NGUYỄN Xuân Thu
Gazetaraj Komunikoj n-ro 694 (2017-07-23)