Plena Verkaro de Zamenhof estas la plej granda eldonprojekto en la historio de Esperanto. Ludovikito (Ito Kanzi; 1918-2005) laboris super ĝi pli ol tri jardekojn, eldonante 57 volumojn kun originalaj kaj tradukitaj verkoj de L.L. Zamenhof, korespondaĵoj k.a. dokumentoj. Kelkaj volumoj jam elĉerpiĝis kaj kelkaj ne estis eldonitaj.
Kunlabore kun Libroteko Tokio kaj Esperantic Studies Foundation la Libroservo de UEA transprenis plejparton de la restantaj stokoj kaj draste malaltigis preskaŭ ĉiujn prezojn. La novaj prezoj estas jam registritaj ĉe la unuopaj titoloj en la reta katalogo de UEA, katalogo.uea.org. Anonco pri ili aperos en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.
La Libroservo de UEA konsilas mendi rapide, ĉar de kelkaj volumoj restas nur malmultaj ekzempleroj.
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Homrajta Tago, 10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro, 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 837 (2019-12-10)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 796 (2019-04-15)