Por kubaj esperantistoj la libroservo de la 95-a UK en Havano estos unika okazo aĉeti Esperanto-librojn. Por ke ili povu efike utiligi tiun ŝancon, UEA forte rabatos ĉiujn prezojn kaj krome alvokas donacojn al la speciala konto "Libroj por Kubo". La kolektita sumo estos egale dividita inter la kubaj kongresanoj, kiuj ricevos donackuponon por butikumado en la libroservo.
Kiu volas ĝojigi kubajn kongresanojn kaj diskonigi la Esperantan literaturon en Kubo, bv. fari sian donacon prefere antaŭ la fino de junio. Oni povas pagi al kiu ajn bankokonto de UEA aŭ ĝiri el sia UEA-konto. La pago havu la indikon "Libroj por Kubo". UEA dankas al ĉiuj, kiuj kontribuos al la kampanjo!
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo” lanĉita kaj venontaj eventoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 891 (2020-07-04)
Aŭtoraj duonhoroj kaj Libroj de la Jaro dum la 103-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 722 (2018-01-23)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Jarlibro 2014 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 547 (2014-07-16)