La Reta Kinejo de UEA omaĝas la ĉi-jaran Zamenhof-tagon per dokumenta filmo pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. Per tiu UK kun pli ol 3000 partoprenantoj kulminis la tutmonda festado de la 100-a datreveno de la naskiĝo de la aŭtoro de Esperanto. La filmon faris Jean Forge, la fama Esperanta verkisto, kiu estis ankaŭ kinreĝisoro. La 9-minuta filmo montras scenojn ne nur el la kongreso en Varsovio sed ankaŭ el la ekskurso al Bjalistoko, kie kongresanoj ĉeestis interalie solenaĵon por starigi monumenton al L.L. Zamenhof. Videblas ankaŭ la sola aŭtentika filmdokumento pri Zamenhof.
La filmo estas videbla ĉe: www.ipernity.com/doc/97850/9646608
Impresojn el la 44-a UK peras ankaŭ alia filmo, kiu estis aldonita al la Reta Kinejo jam pli frue. Tiun 19-minutan filmon registris per 8-milimetra kamerao la juna brita kongresano John Gobourne. Li filmis ankaŭ scenojn el la Internacia Junulara Kongreso, kiu en tiu jaro okazis en Gdansko. Ĝi videblas ĉe: www.ipernity.com/doc/97850/4735165
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de Homrajta Tago, 10 decembro, kaj Zamenhof-Tago, 15 decembro, 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 837 (2019-12-10)