La 43-a Konferenco de ILEI sukcese pluiras en Matanzas, Kubo. La partoprenantoj de la instruista trejnseminario sekvas intensan programon kaj plenumas pezajn hejmtaskajn devojn, sed ĉiam kun entuziasmo kaj ĝojo.
La komitato de ILEI kunsidis duan fojon kaj aprobis la raportojn pri 2009 kaj senŝarĝis la estraron pri la agado de tiu jaro. Leviĝis valoraj ideoj, kaj dum la komitatkunsidoj kaj ankaŭ dum aparta sesio, kiu temis pri la laborfortoj kaj estontaj planoj plibonigi la situacion tiurilate. Dumkonferenca laborgrupo pri lerneja agado estis tre pozitiva, kun multaj planoj, tiel ke la konstanta komisiono pri tiu temo tre probable reviviĝos. Multaj valoraj prelegoj okazis, precipe de la kubaj kolegoj, kiuj dediĉis sin ankaŭ al la okazigo de agrabla kuba vespero.
En la nokto inter ĵaŭdo kaj vendredo la konferencanoj ĝuis latinamerikan vesperon, inkluzivantan krome prezentojn de la seminarianoj pri siaj laboroj kaj pri siaj landoj. La konferencanoj ekskursis kune al Varadero en mardo kaj en ĵaŭdo al Matanzas kaj la apuda rivero Canimao. Sekve okazis pluraj laborkunsidoj pri la movado - specife la movado tra agrable varmeta akvo. En vendredo okazos pluraj kunsidoj pri la estontaj perspektivoj por ILEI. La konferenco fermiĝos sabate. Grave estas semi planojn por resti en kontakto kun la nove renkontitaj kolegoj el Kubo kaj la ceteraj latinamerikaj landoj, por ke ILEI levu sian profilon en la kontinento.
Ĉi tiu konferenco sendube markas gravan punkton por la Ligo kaj ĝiaj tutmondigaj aspiroj. Ni ŝuldas grandan dankon al LKK kaj al la kubaj kunlaborantoj, kiuj ebligis la aranĝon.
(Stefan MacGill)
Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)
Deklaro de UEA kaj ILEI okaze de la Internacia tago de edukado, 24 januaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 843 (2020-01-22)
UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)
Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)
Seminarioj de ILEI en Madrido kaj Kotonuo por trejni instruistojn: aliĝu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 727 (2018-02-21)