Du prestiĝaj Esperanto-aranĝoj, ambaŭ kun longa tradicio, ricevis aŭspiciojn de UEA por ilia ĉi-jara okazigo. La Estraro de UEA donis tiun specialan statuson al la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litova urbo Visaginas (26 junio – 4 julio) kaj al la 26-a ARKONES en la pola urbo Poznano (24-26 septembro).
La tradicio de Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) naskiĝis kiel Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj daŭras ekde tiam ĉiujare, escepte de du paŭzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj, sed baldaŭ la aranĝo komencis altiri esperantistojn el la tuta tiama Sovetunio. Post la resendependiĝo de la baltaj ŝtatoj BET evoluis al vere internacia renkontiĝo kun riĉa programo. Al BET-46 oni atendas ĉ. 300 personojn el trideko da landoj.
ARKONES, t.e. ARtaj KONfrontoj en ESperanto, ĝuas la aŭspiciojn de UEA la kvaran fojon. De kelkaj jaroj tiu ĉi arta kaj kleriga aranĝo okazas lige kun la aŭtuna studsesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, kies studentoj kaj instruistoj formas parton de la averaĝe 200-kapa publiko kaj ankaŭ kontribuas al la programo. Ankaŭ pluraj funkciuloj de UEA prelegis en ARKONES, i.a. prezidanto Probal Dasgupta pasintjare.
Pli pri ARKONES: www.arkones.org/
Pli pri BET-46: www.esperanto.lt/
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)