Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 342 (2009-10-06)
Ses esperantistoj en la Ĝenerala Konferenco de Unesko

La 6-an de oktobro okazis en Parizo la inaŭguro de la 35-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiu daŭros ĝis la 23-a de oktobro. Tiu ĉi supera organo de la organizaĵo kunvenas ĉiun duan jaron kunigante reprezentantojn de la 193 membroj-ŝtatoj por difini la politikon kaj agadprogramojn de Unesko. La plej interesa decido de la nuna konferenco sendube estos la elekto de nova ĝenerala direktoro por anstataŭi la japanan diplomaton Koïchiro Matsuura, kiu okupas la postenon ekde 1999. Antaŭvideble Unesko estos unuafoje gvidata de virino, ĉar kiel la solan kandidaton ĝia plenumkomitato proponas ambasadorinon Irina Bokova el Bulgario. La formala elekto okazos la 15-an de oktobro.

Ses personoj reprezentas la mondan esperantistaron en la konferenco. Pro siaj oficialaj rilatoj kun Unesko, Universala Esperanto-Asocio estas aŭtomate rajtigita partopreni la Ĝeneralan Konferencon kiel observanto. Nome de UEA ĉeestas Renée Triolle, Barbara Despiney kaj Estelle Loiseau. Unesko invitis ankaŭ Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj, kun kiu ĝi daŭrigas rilatojn sur neformala bazo. Kiel siajn reprezentantojn ILEI delegis Monique Arnaud, Jean-Pierre Boulet kaj François Lo Jacomo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/342a2

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)

Granda esperantisto kaj eksa direktoro de UEA Victor Sadler forpasis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 880 (2020-05-30)

Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)

UEA lobiis por Esperanto en la 40a Ĝenerala Konferenco de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 836 (2019-11-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026