N-ro 335 (2009-08-01)
Rezolucio de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto
La 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Bjalistoko de 25a
de julio ĝis 1a de aŭgusto 2009, kun partopreno de preskaŭ 2000 homoj el
63 landoj en la jaro de la 150-a datreveno de la naskiĝo de la kreinto de
Esperanto, Lazar Ludwik Zamenhof, kaj samtempe en la Internacia Jaro de
Akordiĝo proklamita de Unuiĝintaj Nacioj,
diskutinte la kongresan temon "Krei pacan ponton inter la popoloj:
Zamenhof hodiaŭ", kaj studinte kun aparta atento la vivon kaj verkojn de
Zamenhof,
notinte la fakton, ke la urbo kaj regiono de Bjalistoko pli kaj pli
rekonas la escepte gravan rolon, kiun Zamenhof ludis kaj daŭre ludas kiel
monde rekonata figuro en la morala evoluo de la homaro,
konsciante, ke tiu rekono konkretiĝis interalie en la malfermo de Centro
Zamenhof fare de la urbaj aŭtoritatoj de Bjalistoko, kaj en propono, ke la
Bjalistoka Universitato ricevu la nomon Zamenhof;
memorigante, ke okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝo de Lazar Ludwik
Zamenhof Unesko rekonis lin kiel unu el la grandaj personecoj de la mondo,
kaj ke tra la jaroj venis multaj similaj rekonoj pri la meritoj de Zamenhof
kiel granda monda pensulo,
kaj gratulante Unuiĝintajn Naciojn pro ĝiaj iniciatoj rilate al la ideo
de akordiĝo, tiel esenca en mondo kiun dividas malakordoj pro antaŭjuĝoj
kaj manko de toleremo,
konstatas, ke
1. Per la internacia lingvo Esperanto, Zamenhof kreis unike efikan ilon de
internacia komunikado sur neŭtrala bazo, sen favori unu popolon super
alia, kaj sen favori unu etnan lingvon super alia, kaj ke tra pli ol 120
jaroj da uzado Esperanto pruvis sian taŭgecon kiel internacia lingvo plene
adaptebla kaj adaptita al ĉiuj komunikaj bezonoj.
2. Tamen, Zamenhof samtempe komprenis, ke lingvo estas kolektiva
posedaĵo, kaj konfidis la evoluon de sia lingvo al ties komunumo de
uzantoj, tiel ke Esperanto kaj ĝia kulturo fariĝis esence kreaĵo
kolektiva, kiu evoluis en spirito de lingva demokrateco.
3. Tion farante, Zamenhof ankaŭ rekonis, ke utiligo de neŭtrala lingvo
en la internaciaj rilatoj helpus konservi lokajn kaj regionajn lingvojn kaj
kulturojn kaj la identecon de ties komunumoj.
4. Zamenhof ankaŭ signife kontribuis, per siaj verkoj kaj agoj, al
klopodoj forigi la malamikecon inter la anoj de la diversaj religioj, al
forigo de rasaj antaŭjuĝoj, kaj al rifuzo de milito kiel akceptebla
maniero solvi disputojn – valoroj same gravaj en la nuna epoko kiel en la
epoko de Zamenhof.
5. Sekve, Zamenhof plene meritas pli da atento ne nur kiel kreinto de
lingvo sed kiel persono, kiu strebis al aŭtenta frateco inter la homoj
surbaze de plena kaj reciproka kompreniĝo.
6. Tia frateco povas veni nur kiam la homoj interkompreniĝas en recipoka
respekto – procedo, en kiu Esperanto povas ludi kaj jam ludas unikan
rolon.
7. Interkompreniĝo estas esenca paŝo al tiu profunda kaj daŭra
akordiĝo, kiu estas la celata idealo de la Internacia Jaro de
Akordiĝo.
8. Akordiĝo eblas nur en situacio, en kiu lingvaj diferencoj ne formas
baron al egaleca dialogo.
9. En tiu senco Esperanto estas unike taŭga kiel bazo por daŭra
akordiĝo, kaj Universala Esperanto-Asocio, per sia atento ankaŭ al
moralaj valoroj kaj al respekto de homaj rajtoj, povas signife roli en
plenumo de la celoj de la Internacia Jaro de Akordiĝo.