Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 332 (2009-06-26)
Propono pri Esperanto al kvar mondaj gvidantoj

La 16-an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko. En Jekaterinburgo, kie la ĉefa temo estis la nuna ekonomia krizo de la mondo, renkontiĝis la ŝtatestroj Dmitrij Medvedev el Rusio, Luiz Inácio Lula da Silva el Brazilo kaj Hu Jintao el Ĉinio, kaj la barata ĉefministro Manmohan Singh.

Post la kunveno la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, skribis al la kvar gvidantoj, karakterizante la eventon kiel historian. Ekonomia krizo okazigita alilande trafas viajn landojn grave, ne nur pro la nekredeblaj riskoj kaj ŝuldoj alprenitaj en Usono, sed ankaŭ pro la fakto, ke la valuto de nur unu lando rolas kiel internacia valuto, li komentis la temon de la kunveno. Per tio li samtempe enkondukis proponon:

Universala Esperanto-Asocio proponas al vi la ideon, ke valutoj kaj lingvoj funkcias sammaniere. La internacia uzo de la angla plifortigas nur kelkajn privilegiitajn landojn kaj samtempe starigas riskojn kaj kostojn por ĉiuj aliaj. Ĉu tiaj privilegioj, valutaj kaj lingvaj, kondukis nin al pli bona mondo? Ĉu la kostoj estis efikaj? Certe ne.
Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco. Sed vi, kiel ni tra la tuta mondo, devas ĉesigi la valutajn kaj lingvajn privilegiojn, se ni volas progresi rapide, malpli koste kaj harmonie. Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova lingva sistemo, ni proponas Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj malpli kostan solvon.


La letero de prof. Dasgupta estis sendita al ĉiu ricevanto en ties propra lingvo.

 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/332a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026