Lastatempe kreskis konscio pri la graveco de Esperantaj kaj ĝenerale planlingvaj bibliotekoj kaj arĥivoj, sed ankaŭ maltrankviliĝo pri ilia estonta sorto. Oni devas agi, por povi sekure kaj kiom eble plej komplete transdoni la tre specifan spiritan heredaĵon al la estontaj generacioj, por ke ili lernu el niaj atingoj kaj eraroj kaj ne reinventu la radon, skribas d-ro Detlev Blanke enkonduke al Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj. Temas pri aktoj de la kolokvo, kiu okazis en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno en oktobro 2007 financita de Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB) kun subteno de UEA kaj Institucio Hodler.
La volumo, redaktita de d-ro Blanke, enhavas naŭ prelegojn de fakuloj. Direktoro Herbert Mayer prezentas la Kolekton por Planlingvoj en ANB kaj Detlev Blanke, la redaktinto, detale pritraktas problemojn, kiujn frontas la planlingvaj bibliotekoj kaj arĥivoj. Utho Maier kaj Karl-Heinz Schaeffer prezentas la Germanan Esperanto-Bibliotekon, kiu pasintjare 100-jariĝis. Christian Cimpa parolis en la kolokvo pri elektronikaj datenbankoj de bildoj, kun tiu de ANB kiel ekzemplo, kaj Árpád Máthé pri la aperonta bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto. Reinhard Haupenthal funde inventaras la situacion pri Volapük en arĥivoj kaj bibliotekoj. La prelego de Miroslav Malovec temas pri Esperanto-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj pri elektronikigo de libroj. Marek Blahuš proponas starigon de interreta superkatalogo kaj cifereca arĥivo de la Esperanta literaturo. La prelegaron fermas trarigardo de Barbara Pietrzak pri Esperantlingvaj arĥivaĵoj de Pola Radio.
La 81-paĝa volumo Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj kostas 9,90 eŭrojn (plus sendokostoj kaj por EU-landoj imposto de 6%).
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)