Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 342 (2009-10-06)
Nova elpaŝo de UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj

Universala Esperanto-Asocio elpaŝis denove en kunsido de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Jen la teksto de la originale franclingva interveno de la UEA-reprezentanto Mireille Grosejan:

Sinjoro Prezidanto, Gesinjoroj,
Mi reprezentas Universalan Esperanto-Asocion, la asocion de la internacia lingvo neǔtrala kaj demokrata, uzata en pli ol 100 landoj. Esperanto ebligas egalrajtajn kontaktojn inter kulturoj kaj protektas la lingvojn de minoritataj popoloj. Pro tio, kaj konforme al art. 19 de la Deklaro kaj Agadprogramo de Vieno, kiu antaǔvidas la instruadon por ĉiuj en la loka lingvo, ni defendas la lingvajn rajtojn kaj deziras konigi al vi jenajn faktojn:
En la ŝtato Mizoramo, Barato, la minoritata etnogrupo de ĉakmaoj suferas lingvan diskriminacion. La infanoj devas lerni per la mizoa lingvo, aǔ per la angla, kiujn ili lernis neniam antaǔe. Ili neniam povos kandidatiĝi por registaraj postenoj, ĉe kiuj la scipovo de la mizoa lingvo estas deviga. Tamen, en art. 16 de la Barata konstitucio staras: ‘Devas esti ŝanca egaleco de kandidatoj por registaraj postenoj’. Ni rekomendas enkonduki por la infanoj de tiu lingva minoritato la plurlingvan edukadon (inkluzive la lingvojn ĉakmaan kaj mizoan) surbaze de ĉefa uzo de la gepatra lingvo.
En Slovakio, nova leĝo estas promulgita, kiu antaǔvidas monpunon pro uzo de fremda lingvo. Ni komprenas la intencon de la leĝdonanto, kiu volas protekti kontraǔ tre forta entrudiĝo de la angla en la ĉiutaga uzado de la nacia lingvo. Tia leĝo, kiu estas laŭdinda rilate al protektado de la nacia lingvo slovaka, povus esti misinterpretata rilate al la malplimultaj lingvoj.
Ni gratulas la registaron de Malajzio, kiu re-enkondukos la instruadon de sciencaj studobjektoj en la malaja lingvo, anstataǔ en la angla, same kiel la registaron de Bolivio, kie la lingvoj ajmara, keĉua kaj gvarania kune kun la tradiciaj konoj estas instruataj en universitatoj.
Mi dankas vin pro via atento.


La alparolo de UEA estas videbla en n-ro 5 de la reta ĵurnalo UEAviva, www.youtube.com/watch. Pli da filmaj raportoj kaj intervjuoj pri la aktivado de UEA ĉe UN en Ĝenevo estas videblaj en www.youtube.com/EsperantoTv

 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/342a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026