Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 326 (2009-05-08)
Malferma Tago en filmoj

La ĉefaj programeroj de la 30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA (25 aprilo 2009) estis videoregistritaj de Francisco L. Veuthey. Ok filmoj, kun suma daŭro de tri kaj duona horoj, estas nun videblaj en Interreto ĉe la adreso

http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

Anna Löwenstein ĉefrolas en du filmoj. En unu ŝi rememoras sian deĵoradon en la CO antaŭ 30 jaroj kaj la tiaman virinan agadon de UEA. En la alia ŝi parolas pri sia verkista agado kaj precipe pri sia nova romano, Morto de artisto. Juán Besada prelegas pri la Esperanto-movado en Kubo, kaj Svetlana kaj Johan Derks pri sia ĵusa vojaĝo en Afriko kaj Esperanto-projekto en Burundo. La libroservisto Ionel Oneţ prezentas novaĵojn de sia vendejo kaj Douwe Beerda la aktivadon de Nederlanda Esperanto-Junularo. Al la ĉi-lasta filmo estas aldonita aprila elsendo pri Esperanto en la nederlanda TV.

Dum la Malferma Tago okazis repremiero de du historiaj filmoj. Tiu de H.J. Schut montras scenojn el la Internacia Junularkunveno en 1938, en kiu TEJO estis fondita; la alia, filmita de John Gobourne, el IJK kaj UK en Pollando en la Zamenhof-jaro 1959. Ankaŭ tiuj ĉi unikaĵoj estas nun spekteblaj en la videopaĝo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/326a1

El Gazetaraj Komunikoj

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Filmo "Vizito al la Centra Oficejo" libere spektebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 865 (2020-04-22)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

“Mia Asocio, Mia Urbo”: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 822 (2019-09-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026