La prelegoj kaj aliaj programeroj de la 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 28-an de novembro, fariĝas videblaj en Interreto. Kiel la unua estis enretigita 52-minuta filmo kun la unua parto de la prelego de prof. Carlo Minnaja pri siaj renkontiĝoj kun Ivo Lapenna, al kies 100-a datreveno la novembra Malferma Tago estis dediĉita. Prof. Minnaja estas prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Oni antaŭvidas, ke en januaro ĉiuj programeroj estos deponitaj kiel filmoj en la Reta Kinejo de UEA ĉe www.ipernity.com/doc/97850/home/video
Post la Malferma Tago de la 25-a de aprilo 2009 la novembra estas la dua, kies programon la Reta Kinejo faras alirebla ankaŭ al tiuj, kiuj ne povis mem ĉeesti surloke. En la Reta Kinejo troviĝas krome kreskanta nombro da filmdokumentoj pri Universalaj Kongresoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)
Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 789 (2019-03-26)