Hotelo Van Walsum en Roterdamo havas unikan lokon en la historio de Esperanto: ĝi gastigis praktike ĉiujn prezidantojn kaj estraranojn de UEA de la lastaj 50 jaroj kaj multajn aliajn movadajn eminentulojn. Ankaŭ por aliaj esperantistoj tiu hejmeca familia hotelo estis natura elekto dum vizitoj al la movada ĉefurbo dank' al ĝia tradicia reklamo en la Jarlibro kaj proksimeco al la CO. La hotelo situas ĉe la bela parkstrato Mathenesserlaan je nur 3-minuta piediro de la sidejo de UEA.
Sojle de la novembra Malferma Tago, Hotelo Van Walsum aldonis al la lingvaro de sia retejo ankaŭ Esperanton. Kelkaj menueroj ankoraŭ ne estas tradukitaj, sed la ĉefa enhavo jam estas legebla en Esperanto. La Esperantan sekcion oni povas aliri klakante sur la Esperanto-flago en www.hotelvanwalsum.nl/.
La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn, Duncan Charters prezidas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 812 (2019-07-25)
Nova retejo de UEA en simpla Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 780 (2019-01-25)
En 2019 la Belartaj Konkursoj de UEA alvenas al sia 70-a eldono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 772 (2018-12-17)
Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 757 (2018-09-20)
Semajno de Internacia Amikeco (SIA) 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 728 (2018-02-23)