Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 350 (2009-12-02)
Humphrey Tonkin 70-jara

La 2-an de decembro festas sian 70-an datrevenon prof. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956, estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de UEA, kiun funkcion li plenumis dum du periodoj ĝis 1980. Kiel prezidanto li gvidis la redaktadon de la Statuto de UEA kaj firmigis la eksterajn rilatojn de la Asocio, i.a. kreante la Oficejon de UEA ĉe UN en Novjorko . Dum sia tria mandato kiel prezidanto, 1986-1989, li donis gvidon i.a. al la Jubilea Jaro de Esperanto 1987. En 2001 li revenis al la Estraro de UEA kiel vicprezidanto por unu trijara periodo. Li estas Honora Prezidanto de TEJO kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estas ankaŭ longtempa direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj kunredaktoro de ĝia revuo Language Problems & Language Planning. Tonkin estas konata ankaŭ kiel aktiva aŭtoro, tradukisto kaj recenzisto, kaj kiel ŝatata oratoro.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/350a1

El Gazetaraj Komunikoj

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

Humphrey Tonkin 75-jara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)

Humphrey Tonkin resumas la jubilean jaron en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 486 (2012-12-26)

Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 476 (2012-10-20)

La transdono de la festlibro al Humphrey Tonkin en UEAviva
Gazetaraj Komunikoj n-ro 359 (2010-01-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026