Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 347 (2009-11-17)
Forpasis Adriana Middelkoop (1913-2009)

Adriana J. Middelkoop (1913-2009) forpasis la 14-an de novembro en Hilversum (Nederland0). Ŝi lernis Esperanton en la 30-aj jaroj. Ĉiu nederlandlingva esperantisto konis ŝian nomon pro ŝia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands, kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa vortara serio Prisma de la eldonejo Spectrum. Ĝi estis laŭdata kaj konsiderata unu el la plej bonaj Esperanto-vortaroj. Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo jam en 1987. 

Middelkoop membris en la ekzamenkomisiono de Nederlanda Esperanto-Asocio 1965-1987. Ŝi estis estrarano de NEA 1967-1982 -- en jarkunvenoj oni ofte laŭdis ŝian protokoladon kaj plenumon de la kultura tasko.  Ŝi membris ankaŭ en la ŝtata ekzamenkomisiono pri instrukapableco de Esperanto. Middelkoop estis privat-docento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo 1969-1978 kaj artikolis i.a. pri leksikografio kaj terminologio. En 1950 aperis ŝia konciza faktaro por elementaj ekzamenoj, Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado (3-a eld. 1984). Ŝia prelego Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo, farita okaze de ŝia enoficiĝo kiel privat-docento en 1969, aperis en dulingva eldono en 1994. Ŝi tradukis Elektitaj eldiroj de la sankta profeto Mohammad kaj Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio (ambaŭ 1991). Middelkoop estis honora membro de UEA ekde 1988 kaj de ILEI ekde 2004.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/347a1

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)

Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026