Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 323 (2009-04-28)
30-a Malferma Tago kun historiaj akcentoj

Anna Löwenstein, verkistino kaj membro de la Akademio de Esperanto, estis la ĉefpreleganto de la 30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kiu okazis en sabato, la 25-a de aprilo, kaj allogis 65 vizitantojn. La domo de UEA estis konata al Löwenstein jam de ŝia periodo kiel oficisto de UEA antaŭ trideko da jaroj. Ŝi faris du prelegojn. En la unua ŝi rememoris pri tiu tempo kaj aparte pri la virina agado de UEA, kiu tiam estis tre aktiva. En la alia prelego ŝi parolis pri sia verkista aktivado, prezentante interalie sian novan historian romanon Morto de artisto.

Kun la movada vivo en la venontjara kongreslando konatigis Juan Besada el Kubo, kiu prelegis pri la historio kaj nuntempaj apartaĵoj de la tiea Esperanto-movado. La nederlanda esperantista paro Johan kaj Svetlana Derks rakontis pri sia jarkomenca instrua aktivado en Afriko kaj pri interesa projekto realigota en Burundo, pri kiu ili ricevis ideon dum sia vojaĝo. Douwe Beerda el Nederlanda Esperanto-Junularo prezentis la agadon de NEJ kaj la viglan retejon pri homaj rajtoj, www.homajrajtoj.org

Surpriza programero estis tri filmoj. Unu estis farita en la unua Internacia Junulara Kunveno en la nederlanda vilaĝo Groet en 1938, kie estis fondita Tutmonda Junular-Organizo, la posta TEJO. Du aliaj estis filmitaj de la brita esperantisto John Gobourne en IJK en Gdansko kaj UK en Varsovio en 1959. Gobourne donacis la originalajn 8-milimetrajn bendojn al UEA. La fondaĵo Esperantic Studies Foundation subvenciis kaj organizis ilian kopiadon sur DVD.

La Libroservo vendis librojn k.a. varojn sume por 1356 eŭroj. Plej multnombre (6 ekz.) vendiĝis La Asocio, artikolaro de Ziko van Dijk pri la historio de UEA, sekvata de Morto de artisto de Anna Löwenstein kaj la gvidlibro por KER-ekzamenoj Esperanto de nivelo al nivelo (po 5 ekz.), kaj la UEA-historio Utila Estas Aliĝo de Ulrich Lins (4 ekz.).

Programeroj de la 30-a Malferma Tago estos spekteblaj rete ĉe http://www.ipernity.com/home/97850

La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos la 28-an de novembro kaj estos dediĉita al la 100-a datreveno de prof. d-ro Ivo Lapenna.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/323a1

El Gazetaraj Komunikoj

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)

Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 789 (2019-03-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026