Unu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio, kiu ankaŭ en la Roterdama UK kompreneble ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel 'spektaklo' kaj 'piroteknikaĵo'.
La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 25-an de julio, de 16h00 ĝis 17h30. Oni proponos ĉ. 50 librojn k.a. esperantaĵojn, vendotajn profite al la Volontula Fondaĵo de UEA. Unuafoje ankaŭ tiuj, kiuj ne partoprenos en la UK, povas konkursi pri parto de ili per retaj ofertoj. Kiam la surloka ofertado en la UK haltos je iu prezo, oni kontrolos, ĉu rete estis ofertita pli alta prezo por la koncerna objekto. Se venis pli altpreza propono, la surloka proponinto de la plej alta prezo rajtos ankoraŭ plialtigi sian proponon. Se gajnos la reta proponinto kaj la aŭkciaĵo devos esti sendita poŝte, la kliento devos aldone pagi la verajn sendokostojn, krom se la prezo de la aŭkciaĵo superos 75 eŭrojn.
Depende de la populareco de tiu ĉi unua provo, oni daŭrigos kaj plivastigos la retan dimension de la kongresa aŭkcio en estonteco kaj eventuale okazigos retajn aŭkciojn ankaŭ inter UK-oj.
Oni sendu la ofertojn al la adreso aukcio @ co.uea.org. Oni konsideros la ofertojn, kiuj alvenos plej laste merkredon, la 23-an de julio.
Jen la aŭkciaĵoj, pri kiuj eblas konkursi rete:
1. Dr. Esperanto: "Jezyk miedzynarodowy". La Unua Libro, pola eldono. Warszawa 1887. Bindita kun malmola kromkovrilo. Minimuma prezo: 500 EUR.Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)
UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 847 (2020-02-09)
UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)
UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Lahtio, 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 771 (2018-12-14)
Partoprenu nian Gazetaran Kampanjon - informu pri Zamenhof kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 676 (2017-03-29)