N-ro 275 (2007-12-09)
Rumana ĉefverko en la Serio "Oriento-Okcidento"
En la jaro 2007 oni festis la 100-an datrevenon de la naskiĝo de unu el la plej konataj rumanoj, la verkisto Mircea Eliade (1907-1986). Konata en la tuta mondo precipe kiel religihistoriisto kaj filozofo, li estis ankaŭ prozverkisto. Okaze de lia jubileo aperis ĉe Eldonejo Bero unu el liaj plej famaj romanoj, "Fraŭlino Maitreyi", esperantigita de Ionel Oneţ.
"Fraŭlino Maitreyi" estas la unua verko el la rumana literaturo en la Serio "Oriento-Okcidento" (n-ro 43), aŭspiciata de Universala Esperanto-Asocio. Tiu ĉi romano pri amo inter eŭropa junulo kaj bengala knabino estas eksterordinare taŭga aldono al la serio, ĉar ĝi priskribas konflikton inter orientaj kaj okcidentaj kulturoj, religioj, kutimoj kaj tabuoj, kaj ĝia aŭtoro mem vivis en multaj landoj kaj diversaj kulturoj. Eseaj antaŭparoloj de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta kaj la gvida rumana literaturisto Constantin Cublesan profunde prilumas la kulturan kaj historian fonon de la verko, kiu antaŭe jam estis tradukita al multaj lingvoj kaj ankaŭ filmita de la franca reĝisoro Nicolas Klotz.
La 200-paĝa libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por la prezo de 15,00 eŭroj. Al la prezo aldoniĝas la sendokostoj kaj, por klientoj el EU-landoj, imposto de 6%. Ekde samtempa mendo de minimume 3 ekz. oni ricevas rabaton de 1/6.