Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime multnombre vizitatan "printempan" Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio. Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu ĉi aranĝo, organizita jam por la 27-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj fariĝis fakte somera Esperanto-aranĝo. Nekutima estis ankaŭ la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataŭ la nova konferencejo de la CO la programo disvolviĝis en la oficistaj laborĉambroj de la unua etaĝo, kies rekonstruado finiĝis tiel lastmomente, ke la oficistoj ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili estis evakuitaj por la daŭro de la konstruado.
La ĉefa gasto estis Claude Piron, kiu elektis iom provokan temon por sia dufoje prezentita prelego: "Ĉiuj neesperantistoj estas afaziuloj". Lucas Vignoli Reis, vojaĝanta "ataŝeo" de Brazila Esperantista Junulara Organizo, prelegis kun sonaj kaj bildaj specimenoj pri la muziko de sia lando. Yves Nevelsteen kaj Petro Balaz enkondukis la publikon en la retan enciklopedion Vikipedio. Kiu volis konatiĝi kun Vikipedio pli profunde, povis poste ĉeesti praktikan demonstron kiel uzi kaj kunredakti ĝin. La tutan tagon estis ankaŭ montrataj Esperanto-filmoj. Surpriza aldono al la programo estis la flamenka versio de "La espero" fare de Solo.
La plej furora libro dum la Tago estis la ĵus aperinta "Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko" de Heidi Goes, kiun la aŭtorino mem prezentis kadre de la programo. "Afero de espero" vendiĝis en 17 ekzempleroj. Malkovrinte, ke la Libroservo de UEA ankoraŭ posedis 15 ekz. de "Maks kaj Moric", germana ŝatanto de tiu infanlibra klasikaĵo tuj aĉetis la tutan stokon tiel certigante al ĝi surprizan duan lokon. De "Vikipedio: praktika manlibro" estis venditaj 9 ekz. kaj de la ĉiam populara lernolibro "Saluton!" 6 ekz. Po 5-ekzemplere vendiĝis "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin, "Ĵim la migrulo: aventuroj de juna leopardo" de S. Stampa kaj la nova poemaro de Jorge Camacho "Eklipsas". Entute la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2054 eŭroj.
La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 24-an de novembro 2007.