En la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn. Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis d-ron Endre Dudich el Hungario kaj prof. Konisi Gaku el Japanio.
D-ro Dudich naskiĝis en 1934 kaj laboris profesie kiel geologo, i.a. ĉe Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj en Parizo. Li estis i.a. membro de la Komisiono de UEA pri Scienca kaj Faka Aplikado de Esperanto kaj vicprezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Liaj ĉefaj Esperantaj verkoj estas la geologia lernolibro "Ĉu vi konas la teron?" kaj la sciencfikcia romano "La lumo nutranta".
Konisi Gaku, universitata profesoro pri fiziko, naskiĝis en 1934. Li estas prezidanto de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj longtempa juĝanto de la Belartaj Konkursoj de UEA. Li multe tradukis, i.a. "La neĝa lando" de Kawabata Yasunari kaj "Nokto de la galaksia fervojo" de Miyazawa Kenzi. De li aperis la originalaj prozaĵoj "La kosmoŝipo Edeno n-ro 5" kaj "Vage tra la dimensioj". En 2006 aperis ampleksa "Esperanto-japana vortaro", kies redaktan komitaton li gvidis.
En Jokohamo la Komitato starigis ankaŭ novan formon de honorigo, Diplomon pri Elstara Agado, pri kies aljuĝo decidas la Estraro. Ĝiaj unuaj ricevantojestas la germana Interkultura Centro Herzberg kaj s-ro Donald J. Harlow el Usono. La Centro en Herzberg famiĝis en la Esperanto-movado pro sia aktiva kaj altkvalita agado, kies elstara frukto estis la decido de la urbo Herzberg oficiale deklari sin Esperanto-urbo. S-ro Don Harlow estis diplomita pro pionira Esperanta aktivado en Interreto.
50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF
Gazetaraj Komunikoj n-ro 751 (2018-08-17)