Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 273 (2007-12-03)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2008

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 59-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo.

Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:

  • POEZIO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
  • PROZO: Maksimuma longo 200 x 65 karaktroj. Tri premioj.
  • TEATRAJXO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
  • ESEO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo "Lingvoj: trezoro de la homaro". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
  • FILMO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo. Daŭro 15--60 minutoj. Tri premioj.
  • INFANLIBRO DE LA JARO: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2007. Unu premio.

La branĉo KANTO ĉi-foje ne okazos.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Principe ĉiuj konkursaĵoj, escepte de infanlibroj kaj filmoj, akcepteblas rete.

Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2008. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2008.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete: michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it.

La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta retmesaĝo aŭ koverto, se oni sendas la tuton poŝte. Se eble, oni sendu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas aŭ instrukciu debetigi propran UEA-konton per la sama valoro.

Premioj: Unua premio: 230 EUR; dua premio: 161 EUR; tria premio: 92 EUR; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 161 EUR; Infanlibro de la Jaro: 483 EUR.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĝi legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: couea.nl/gk/273a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026