La Estraro de UEA elektis s-ron Wim Jansen, docenton pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, kiel konstantan reprezentanton de UEA ĉe la Eŭropa Lingva Konsilio, kies fonda membro UEA estas. Wim Jansen lastatempe partoprenis asembleon de ELK en Bruselo nome de UEA (vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 224).
La 20-an de januaro okazis en Bruselo la 7-a eksterordinara ĝenerala asembleo de Eŭropa Lingva Konsilio (ELK), en kiu nome de UEA aktive partoprenis Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.
Eŭropa Lingva Konsilio estas sendependa asocio, kiu celas plibonigi la konon de lingvoj kaj kulturoj en Eŭropa Unio kaj pli vaste. En ĝi membras institucioj de supera edukado kaj asocioj kun specifa intereso pri lingvoj. UEA estas kunfondinto de ELK, en kies unua konferenco en 1997 en Lille, Francio, ĝin reprezentis Hans Erasmus. En postaj konferencoj UEA estis reprezentata de prof. Jouko Lindstedt kaj d-ro Detlev Blanke. Partoprenante en la Konsilio UEA klopodas inkluzivi almenaŭ kunkonsideron de Esperanto kiel unu el eblaj kaj studindaj solvoj por la multfaceta internacia komunikproblemo. Aparte valoraj estas la personaj kontaktoj kun lingvistoj kaj lingvopolitikaj fakuloj, kiujn tiu forumo ebligas.
La plej interesaj temoj en la Brusela asembleo, kiuj meritas pluan konsideron kaj partoprenon de UEA, estis ENLU (Eŭropa Reto por Antaŭenigo de Lingvolernado de Universitataj Studentoj), konsulto-dokumento pri antaŭenigo de lingvolernado kaj lingva diverseco, kaj la projekto DYLAN pri lingva dinamiko kaj regado de diverseco. Por pli efike kontribui al ilia prilaborado kaj por ĝenerale plifirmigi sian rolon en ELK, UEA intencas ekde nun partopreni en ĉiuj asembleoj de ELK pere de konstanta reprezentanto. Kiel konkludis Wim Jansen en sia raporto por UEA, "ELK moviĝas precize en tiu kampo, en kiu ni serĉas enireblon kaj rekonon".
Wim Jansen reprezentos UEA ĉe la Eŭropa Lingva Konsilio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 226 (2006-01-31)