Sojle de la Universala Kongreso en Florenco enviciĝis en la eldonserio "Oriento-Okcidento", aŭspiciata de UEA, la romano "La gefianĉoj" de Alessandro Manzoni. Tiu ĉi majstroverko de la itala literaturo estas esperantigita de Battista Cadei kaj eldonita de Itala Esperanto-Federacio. La 495-paĝa volumo aperas kiel n-ro 41 en la serio.
"La gefianĉoj" estas verko, kiun konas ĉiu italo kaj multaj parkeras tutajn pecojn el ĝi. Manzoni (1785-1873) publikigis ĝin unuafoje en 1827, sed poste li longe poluris ĝin kaj nur en 1840 aperis la definitiva eldono. Manzoni strebis al nobla sed facile komprenebla lingvaĵo. Li adiaŭis la tiaman elitan, latineskan kaj retorikan prozon kaj imitis la konversacian stilon de la kleruloj de Florenco, naskiĝurbo de Dante kaj lulilo de la itala lingvo. "La gefianĉoj" estas historia romano, kiu temas pri la mistraktado de senpotenculoj fare de potenculoj. Ĝi disvolviĝas en la 17-a jarcento, sed la aŭtoro fakte aludas okazaĵojn en sia propra jarcento, farante tion kun tia majstreco, ke lia verko estas tute sentempa kaj universale valida.
La libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 30 eŭroj. Al la prezo aldoniĝas la sendokostoj kaj, por klientoj el EU-landoj, imposto de 6%. Ekde samtempa mendo de minimume 3 ekz. oni ricevas rabaton de 1/6 (t.e. la neta prezo estas 25 eŭroj).
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)
Szymborska en Oriento-Okcidento
Gazetaraj Komunikoj n-ro 578 (2015-06-19)
Verko de Couperus en la Serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 502 (2013-06-07)
Vjetnama klasikaĵo en la Serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 469 (2012-08-16)
Verko de Karel Čapek en la serio "Oriento-Okcidento"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 453 (2012-05-05)