Gerrit François (Frans) Makkink forpasis la 5-an de januaro 2006 en Wageningen, Nederlando. Li naskiĝis en 1907 kaj lernis Esperanton en la 20-aj jaroj. Makkink estis biologo kaj multe aktivis por disvastigi Esperanton en la scienca mondo. Li kunfondis la nederlandan sekcion de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj ekde 1949 estis kelkajn jarojn kunredaktoro de "Scienca Revuo". Al siaj sciencaj studoj li ofte aldonis Esperantan resumon. Okaze de la Jubilea Jaro li verkis nederlandlingvan informlibreton "Esperanto honderd jaar" (E-o centjara; 1986). Makkink estis longtempa kunlaboranto de CED. Li verkis multajn studojn pri la lingva problemo en scienco kaj pri esperantologiaj temoj, i.a. "La participoj en Esperanto" (1967), "La problemo de komunikado en la mondo" (1971), "Pri la artikolo en Esperanto" (1987) kaj "Nia Fundamento sub lupeo" (1990). Li okupiĝis ankaŭ pri esperantigo de poezio kaj grave kontribuis al "Nederlanda antologio" (1987). Makkink estis delegito de UEA de 1946 ĝis 1994, fidela membro de Societo Zamenhof kaj mecenato de UEA. Kiel honora membro de la Asocio li estis elektita en 1988.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)