Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis pasintjare 184 korespondpetojn. En la 90-aj jaroj la nombro de petoj fluktuis ĉirkaŭ 400, sed en 2002 ĝi falis al 220 kaj ekde tiam poiome plu falis ĉiujare. La falon unuavice kaŭzis rapida plivastiĝo de retpoŝto je la kosto de tradicia letera korespondado. Parte tio tamen rezultis ankaŭ el nesufiĉa popularigo de KSM fare de Esperanto-gazetoj, kursgvidantoj, kluboj, ktp. Pro tio UEA esperas, ke estonte ili donos pli da atento al tiu tre valora servo.
La petoj venis el 44 landoj. La plej granda klientaro de KSM ĉiam troviĝis en ĝia hejmlando Francio, kiu en 2005 liveris 29 petojn. La duan lokon surprize okupis Usono, kiu pli ol triobligis sian nombron de petoj kompare kun la antaŭa jaro: el 5 al 16. El Kubo kaj Rusio venis po 13 petoj, el Brazilo 11. La servojn de KSM komencas uzi ankaŭ tiuj, kiuj volas korespondi nur rete. De 3 en 2004 la nombro de tiaj petintoj kreskis al 7 en 2005. Entute 62 korespondemuloj (33,7%) indikis apud poŝta adreso ankaŭ retadreson, dum en 2001 ili estis nur 9% el ĉiuj klientoj de KSM.
UEA starigis Korespondan Servon Mondskalan en 1957. En 2001 ĝia kontribuado al internacia amikeco estis rekonita per la esperantista pacpremio Premio Deguĉi. En 1990 la prizorgadon de KSM transprenis s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu internacia respondkupono, aŭ konsultante la retejon de KSM ĉe www.multimania.com/kosomo
Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri dezirataj plumamikoj.
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Koresponda Servo Mondskala en 2004
Gazetaraj Komunikoj n-ro 199 (2005-02-05)
Kiel peti subvenciojn de UEA?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 145 (2002-02-12)
Koresponda Servo Mondskala: 378 petoj en 2000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 112 (2001-01-19)
Bona jaro por Koresponda Servo Mondskala
Gazetaraj Komunikoj n-ro 66 (2000-01-20)