La Estraro de UEA daŭrigas la elektadon de komisionoj kaj komisiitoj por specialaj laborkampoj por la nova trijara periodo. Lastatempe ĝi elektis regionajn komisionojn por Afriko kaj arablingvaj landoj.
La komisionon pri agado en Afriko kunordigas Gbeglo Koffi el Togolando kaj ĝi havas membrojn el 11 landoj. La komisionanoj estas Jérémie Saviyumba (Burundio), Francois Hounsounou (Benino), Jean-Bosco Malanda (Dem. Resp. de Kongo), Fidele Kounda-Voumi (Resp. de Kongo), Jean-Marie Mboge M'Bele (Kamerunio), Justine Ralalarisoa (Madagaskaro), Princo Henriko Oguinye (Nigherio), Axel von Blottnitz (Sud-Afriko), Costa Mashauri (Tanzanio), Basile Agbolo (Togolando) kaj Oliver Mazodze (Zimbabvo).
La komisionon pri agado en arablingvaj landoj kunordigas Marie-Helene Desert el Francio. Membras en ĝi Wael Al-Mahdi (Jordanio), Guy Penet (Egiptio), Bachir Benmaghnia (Alĝerio), Mohamed Gharbi (Maroko) kaj Atilio Orellana Rojas (Nederlando).
Ĉar la Esperanta movado ankoraŭ estas nur ekĝermanta en arablingvaj landoj, la koncerna komisiono havas membrojn ankaŭ el aliaj landoj. En Afriko la movado estas jam sufiĉe vasta kaj evoluinta por povi plene konsistigi la komisionon el inter siaj propraj aktivuloj.
La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)
Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)
Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2019-2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 810 (2019-06-29)
La Azia-Oceania Komisiono de UEA renovigis sin
Gazetaraj Komunikoj n-ro 807 (2019-06-18)
Tri novaj Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 747 (2018-08-09)