La eldonserio "Oriento-Okcidento", aŭspiciata de UEA,
pliriĉiĝis per tri mondliteraturaj ĉefverkoj en la jaro 2004. Unue
Fonto en Brazilo eldonis "Leteroj de Paŭlo kaj lia
Skolo". Tiu ĉi 253-paĝa parto el la kristana Nova Testamento estas
tradukita de Gerrit Berveling. En la 89-a Universala Kongreso en
Pekino Ĉina Fremdlingva Eldonejo lanĉis majstraĵon de la
klasika ĉina literaturo, la romanon "Ĉe akvorando". La Esperanta
traduko de Laŭlum aperis en tri volumoj, kies 1830 paĝoj
konsistigas la plej ampleksan eron ĝis nun en la serio. Impona volumo
estas ankaŭ la fama romano de la ĉeĥo Jaroslav Hašek,
"Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito", kiun la
eldonejo Kava-Pech prezentis en la novembra Malferma Tago en
Roterdamo. La 711-paĝa libro estas esperantigita de Vladimir
Vána kaj eldonita kun ilustraĵoj de Josef Lada.
Serio "Oriento-Okcidento" estas la plej longedaŭra el la
kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis en ĝi 39
numeritaj kaj 2 ne-numeritaj verkoj kiel realigo de la Programo de Unesko
por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj
Okcidento. Pri akcepto de novaj titoloj al la serio decidas la Estraro
de UEA. En tiu ĉi kunlaboro povas partopreni ĉiu serioza eldonisto, kiu
kapablas plenumi la kvalitajn kaj teknikajn postulojn difnitajn en la
regularo de UEA pri la serio. Ĉar ĝi estas ŝatata kolektobjekto, al
eldonejoj la inkluzivo de iliaj libroj en la serio estas alloga ankaŭ kiel
ekstra impulso por vendado.
Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. La popularecon
de la serio montras la fakto, ke pluraj verkoj aperis en pli ol unu eldono.
Kiu kolektas la tutan serion, tiu posedas reprezentan bibliotekon de la
monda literaturo kaj konvinkan pruvon pri la valoro de Esperanto kiel
perilo de transkultura interŝanĝo.
SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO"
- 1. Rabindranath
TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad. L. Sinha.
1961.
- 2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai.
El la japana trad. Mikami Teruo k.a. 1962. Represo 1989.
- 3.
Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad.
R. Bernard. 1963.
- 4. Kalevala. El la finna trad. J.E.
Leppäkoski. 1964. Dua eldono 1985.
- 5. José
HERNÁNDEZ: Martin Fierro. El la hispana trad. E.
Sonnenfeld. 1965.
- 6. William SHAKESPEARE: La
tragedio de Reĝo Lear. El la angla trad. K. Kalocsay. 1966.
-
7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la
japana trad. Miyamoto Masao. 1966. Dua eldono 1989.
- 8.
Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la
franca trad. P. Lobut. 1967.
- 9. TANIZAKI
Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana
trad. Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko. 1968.
- 10. La Nobla
Korano. El la araba trad. Italo Chiussi. 1969. Dua eldono, 1970.
Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
- 11. KAWABATA
Yasunari: Neĝa lando. El la japana trad. Konisi Gaku.
1971. Dua reviziita eldono 1992.
- 12. Italo
CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. (Originale en
Esperanto). 1978.
- 13. Henrik IBSEN:
Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
- 14.
Luíz VAZ DE CAMĠES: La luzidoj. El la portugala
trad. L.H. Knoedt. 1980.
- 15. Ivan A. KRILOV:
Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
- 16.
William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla trad.
W. Auld. 1981.
- 17. Tutmonda sonoro. Poezia
antologio. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
- 18.
Elpafu la sagon. El la buŝa poezio de la mondo.
El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
- 19. J.W. von
GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana
trad. R. Haupenthal. 1984.
- 20. INOUE Yasushi:
Loulan kaj Fremdregionano. El la japana trad. Miyamoto. 1984.
- 21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la
angla trad. W. Auld. 1984.
- 22. Adam MICKIEWICZ:
Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski. 1986.
- 23. Federico GARCÍA LORCA: Sanga nupto kaj La
domo de Bernarda Alba. El la hispana trad. M. Fernández. 1987.
- 24. ERASMO de Roterdamo: Laŭdo de
l'stulteco. El la latina tradukis Gerrit Berveling. 1988.
- 25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div.
tradukintoj. 1988.
- 26. Mihail Afanasjeviĉ
BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis
S.B. Pokrovskij. 1991.
- 27. Gabriel García
MÁRQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de
Diego. 1992.
- 28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo
kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev. 1993.
- 29.
Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la
bengala trad. Probal Dasgupto. 1994.
- 30. Antologio
Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling. 1998.
- 31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la
germana trad. Mauro Nervi. 1996.
- 32. Nikolaj
GOGOL: Malvivaj animoj. El la rusa trad. V. Vyĉegĵanin.
2001.
- 33. Günter GRASS: La lada
tambureto. El la germana trad. T. Chmielik. 2000.
- 34.
Marco POLO: La libro de la mirindaĵoj. El la
franca trad. D. Moirand. 2001.
- 35. Ĉe akvorando. El la
ĉina trad. Laŭlum. 2004.
- 36. La dharmo-pado. El la
palia trad. Gunnar Gällmo. 2002.
- 37. Imre
KERTÉSZ: Sensorteco. El la hungara trad. István Ertl.
2003.
- 38. Jaroslav HAŠEK: Aventuroj de la
brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito. El la ĉeĥa trad. V. Vána.
2004.
- 39. Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo. El la helena
trad. Gerrit Berveling. 2004.
Sen numero:
- Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la
itala trad. G. Peterlongo. 1963. Dua eldono, 1979.
- Harry
MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B.
Nilsson. 1979.