En la serio "Tiel sonis..." UEA prezentis ĝis nun la inaŭguron de la UK 1977 en Rejkjaviko kaj kompiladon el la Esperanta literaturo. La tria, plej nova kompaktdisko enhavas la voĉojn de iamaj prezidantoj: Privat, Malmgren, Canuto, Yagi, Lapenna, Tonkin, Maertens, Wells.
De Edmond Privat (1927) ĝis John Wells (1995) ŝanĝiĝis la movado, la mondo, kaj ankaŭ la tekniko. Por la UK en Danzig Privat enigis fajroplenan deklamon en la maŝinojn de la Berlin-a firmao Tri Ergon, kiu eldonis reklamcele sondiskon kun Esperanto-paroladoj. Du generaciojn poste Wells parolis mikrofone al la kongreso eĉ ne sciante ke la kongresejaj kunlaborantoj registras ĉion.
Malmultaj rememoras la voĉon de Giorgio Canuto, kies nomon havas la UEA-fondaĵo kiu membrigas homojn en malriĉaj landoj. La sondokumento aŭdigas lin ĉe la UK 1958. Multe pli konata certe estas Ivo Lapenna. Paroladon de li UEA registris en 1964, por sondisko. Dek jarojn poste la Magnetofona Servo de Rudiger Eichholz kaptis la Fermon de la Hamburg-a kongreso, kiam Humphrey Tonkin prezentis la nove elektitan Estraron.
La festparolado de John Wells en Tampere 1995 ricevis specialan atenton, ĉar Wells superrigardis ne nur siajn kvardek jarojn de esperantisteco, sed rememorigis ankaŭ pri du "pioniroj": Privat kaj Lapenna. Ĝuste la lastan, laŭ Wells, la movado ne ĉiam traktis konvene.
"Tiel sonis..." estas serio de kompaktdiskoj, kiujn Ziko M. Sikosek kompilis el materialoj konservataj en Biblioteko Hector Hodler de UEA. Kvara kaj lasta ero verŝajne temos pri la Universalaj Kongresoj. La prezo de unu disko estas 9,90 eŭroj (plus imposto de 19% por klientoj en EU kaj la sendokostoj).
Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)
Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 775 (2018-12-31)
Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 601 (2016-01-01)
Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 564 (2015-01-01)
Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 530 (2014-01-01)